La Granda Kermeso
Tabs, letra y acordes de 'La Granda Kermeso' por Kajto
(intro) D
G D C G
Ni venis en Mondon, hazarde, pasie.
C G A7 D
Ni tute ne trudis nin por la eniro.
G D C G
La viv-karuselo nin svingas ebrie
C G D G
kaj lasas nin sobre sur brua foiro.
Em D Em
Ni flugas senzorge tra tempo junula,
D G D
Ni plugas tra aĝo matura, regula.
C G D G
La jaroj severe tik-tak-inventaras,
C G A7 D
ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras,
(refrão)
G C A D
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
B Em Am D
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.
G D C G
Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite
C G A7 D
Nur kelkaj petegas plu baldaŭ eliri;
G D C G
Tumulto de l' tagoj silentas subite,
C G D G
finita la streĉo sukcesojn aspiri.
Em D Em
Jam vanas subiĝi al novaj postuloj,
D G D
rikanas dubeme sardonaj speguloj,
C G D G
sed floro velkinta plensence odoras,
C G A7 D
pasintajn somerojn ni milde memoras,
(refrão)
G C A D
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
B Em Am D
kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.
El material contenido en esta página es para exclusivo uso privado y con propósito meramente educativo, se prohibe su reproducción y uso con fines comerciales